Ĉi tiu estas paĝo celas helpi tradukantojn en iliaj verkoj, por ke iliaj laboroj havas la plej bonan kvaliton.
Tradukantoj
Vi povas traduki ankaŭ se vi ne aliĝis iun grupon. Vi nur bezonas konton ĉe Launchpad kaj bonan konon pri Esperanto kaj pri komputilaj terminoj.
Stilaj konvencioj
- Ĉapelitaj literoj: ni uzas ĉapelitajn literojn por traduki. Ne uzu iun alian sistemon.
Por aktvigi la ĉapelitajn literojn en Ubuntu, iru al Sistemo → Agordoj → Klavaro → Aranĝoj → Layout Options → Aldonado de Esperanta supersignoj → Al la ekvivalenta klavo en klavaro qwerty, se la unuaj literoj en via klavaro estas qwerty, alikaze → Al la ekvivalenta klavo en Dvoraka klavaro, se vi uzas la klavararanĝon de August Dvorak.
Por aktivigi la ĉapelitajn literojn en Vindozo, estas utila Ĉapelisto kiu aŭtomate igas la ikso-literojn ĉapelitaj aŭ kreas menuon kie elekti la ĉapelitan literon.
- Ordonoj al la komputilo (menueroj, elektoj, kaj tiel plu): ni uzas la infinitivon.
Use main password → "Uzi ĉefan pasvorton"
Search again → "Serĉi denove"
Add folder... → "Aldoni dosierujon..."
Do not show mouse pointer during editing → "Ne montri la musmontrilon dum redaktado."
- Ordonoj al la uzanto: ni uzas la imperativon.
Please type your password → "Bonvolu tajpi vian pasvorton"
Don't use the x-system → "Ne uzu ikso-sistemon"
Click on the Esperanto flag → "Alklaku la Esperantan flagon"
Choose your preferred language → "Elektu vian preferatan lingvon"
- Uskleco kaj spacoj: la unua litero estas majuskla, se antaŭe estas punkto ( . ), krisigno ( ! ) aŭ demandosigno ( ? ).
System Testing → "Sistema testilo"
I go to school. It's Monday. → "Mi iras al la lernejo. Estas lundo."
- Nomoj: familiaj nomoj ni skribas majuskle.
Mark Shuttleworth → "Mark SHUTTLEWORTH"
Ban Ki-moon → "BAN Ki-Moon"