Translations/GuidesList/Esperanto

Not logged in - Log In / Register

Ĉi tiu paĝo celas helpi tradukantojn en iliaj verkoj, por ke iliaj laboroj havas la plej bonan kvaliton. Ĉiuj tradukantoj sekvu ĉi tiujn regulojn. Alikaze, se la tradukanto ofte eraras, por li aŭ ŝi la konto forbareblas de administranto.

Tradukantoj

Vi povas traduki ĉe Launchpad ankaŭ se vi ne aliĝis iun grupon. Vi nur bezonas konton ĉe Launchpad kaj bonan konon pri Esperanto kaj pri komputilaj terminoj.

Tiuj konvencioj estas rekomendataj de la tradukadskipo de Ubuntu kaj la tradukadskipo de GNOME.

Stilaj konvencioj

Ĉapelitaj literoj

Ni uzas nur ĉapelitajn literojn por traduki. Ne uzu iun alian sistemon.

Ordonoj

Por ordoni al la komputilo (menueroj, elektoj, kaj tiel plu) ni uzas la infinitivon.

Por ordoni al la uzanto ni uzas la imperativon.

Uskleco

La unua litero estas majuskla, se antaŭe estas punkto (.), krisigno (!) aŭ demandosigno (?).

Spaco kaj simboloj

Ne enmetu spacon antaŭ krisignoj (!), demandosignoj (?), punktoj (.), komoj (,) kaj ene de krampoj.

Nomoj

Familiajn nomojn ni skribas majuskle.

Citiloj

Estas multaj citiloj ("", «», »«, “”, ‘’, ' ', «», …). Se eblas, bonvole uzu la apriorajn. Estas plibone eviti la uzadon de la sekvajn simple anstataŭigeblajn citilojn : "" (anstataŭigebla per ""), ‘’ (anstataŭigebla per ' ') kaj «» (anstataŭigebla per «»),

Nomoj de programaroj

Ofte ni tradukas la nomojn. bonvole uzu niajn nomojn.

Bonvole petu en dissendolisto kion fari, se la nomo de la programaro ne troveblas.

Substreketo

La utilo de tiu simbolo estas tre grava ĉar permesas la uzantojn uzi la propran klavaron por alklaki butonojn aŭ agadi sen uzi la muson ĉar la tempo estas al ni ĉiuj kara. Se vi premas Alt + la substrekita litero vi faras agon (malfermas menuon, ligilon, fermi la retumilon, …). Se eblas, bonvole respektu la uzon de la substreketon kaj ne metu substreketon antaŭ ĉapelita litero:

Novaj vortoj

Se vi trovas novajn vortojn bonvole petu dissendoliste al la grupo. Ni ĝisdatigos la terminaron.

Ĉi

"Ĉi" ĉiam estas antaŭ ol vortoj, ne ligita per streketo:

Unable to...

Kiam estas "unable to…" aŭ simila frazo, bonvole uzu la "-eblas"-sufikson

Sufiksoj en mallongigoj

Oni ne enmetas sufiksojn por nomigi aŭ adjektivigi vorton en mallongigoj:

Adjektivoj

Oni preferas aldoni la adjektivon antaŭ ol la nomo:

Datoj

La preferata formo estas D-a(n) de mmmm JJJJ (ekzemple: "5-a(n) de februaro 1990"):

Komoj

Komoj estas aldonitaj en listoj por disigi erojn de la listo. Ĝi ne necesas antaŭ ol konjunkcioj ("kaj", "sed", ktp) sed ĝi necesas antaŭ ol korelativoj ("ke" kaj "ki-") kaj konjunkcioj, kiam post ol parentezo:

En aliaj kazoj utilas komo sed ĉiuj kazoj ne listigeblas ĉi tie.

-ing form

Multaj ŝlosiloj enhavas verbojn, kiuj finas per -ing. Tiuj estas tradukendaj per o-vortigo de la verbo kaj ne per participo:

Vortelizio

Vortelizio kutime ne aplikeblas en tradukado de programaroj.

Translations/GuidesList/Esperanto (last edited 2012-12-18 18:31:03 by 151)